Aliĝu al la eksperimento climateprediction.net ! |
La eksperimento climateprediction.net estis kreita por ebligi
superban klimat-prognozan modelon funkcii ĉe hejmaj/ lernejaj/ oficejaj
komputiloj. Ricevante datumojn de miloj da klimat-modeloj, ni kreos la
plej grandan en la mondo klimat-prognozan eksperimenton.
[legu pli pri la eksperimento]
|
|
Klimat-ŝanĝiĝo, kaj nia reago al ĝi, estas problemoj de tutgloba graveco,
afektantaj manĝaĵ-produktadon, akvorezervojn, ekosistemojn, konsumadon
de energio, asekurkostojn kaj multon alian. Ekzistas vasta scienca
konsento pri tio ke Tero verŝajne varmiĝos dum la venonta jarcento,
sed prognozoj pri ĝuste kiom ĝi varmiĝos tre varias. Partoprenante
en la eksperimento climateprediction.net vi povas helpi plibonigi
sciencan prognozon pri la 21a-jarcenta klimato.
[legu pli pri klimatologio]
[vizitu Novaĵ-Centron]
|
|
|
|
Ni volas ke vi funkciigu klimat-modelon kiel fonan procezon ĉe via komputilo
(similan al la sukcesa projekto SETI@home). Ĝi ne devas afekti iujn ajn
aliajn taskojn, por kiuj vi uzas vian komputilon. Se vi elŝutos la modelon,
vi estos provizita per via propra, unika, versio de la modelo. Dum la modelo
funkcias, vi povas vidi la veter-bildon evoluantan super la tuta terglobo.
La rezultoj estas senditaj reen per la interreto, kaj ni estas kreantaj
interagan ejon por ebligi al vi kompari viajn rezultojn kun tiuj de aliaj
homoj, dum la eksperimento progresas. La Malferma Universitato ofertos mallongan
kurson bazitan sur la projekto, kaj ankaŭ estos eblecoj partoprenigi en
la projekto lernejojn.
[legu pli kaj provu la interagan
Uzantejon]
|